Skip to main content
Rimarkinda funkcio

Aŭtentigo en Mastodon

Aŭtentigi vian identecon en Mastodon estas por ĉiuj. Bazite sur malfermaj Interretaj normoj, nun kaj ĉiame senkoste.

Privatec-amika

Vi ne devas alŝuti viajn dokumentojn nenie, do ne ili certe ne estos nepermesite diskonigitaj.

Por ĉiuj

Vi ne devas esti famulo por aŭtentigi vin. Vi nur devas havi retejon aŭ retpaĝon.

Sencentra

Vi ne devas fidi je centra aŭtoritato. La kontrolado povas esti permane konfirmita ĉiam ajn.

Ne estas blua insigno

Identeco estas gravega afero. Estas malmultaj vere unikaj nomoj en la mondo, do kial nur la famaj ricevas "jes"-on? En Mastodon ni ne baziĝas sur juraj nomoj kaj bluaj insignoj. Anstataŭe ni baziĝas sur la fakto, ke homoj povas esti identigitaj per siaj oficialaj retejoj.

Jen kiel

Metu ligilon al via Mastodon-profilo en via retejo aŭ retpaĝo. La grava parto estas, ke la ligilo devas havi la atributon rel="me" en si. Poste redaktu vian Mastodon-profilon kaj metu la adreson de via retejo aŭ retpaĝo en unu el viaj kvar profilkampoj. Konservu vian profilon, finite!