Skip to main content

Serviloj

Mastodon ne estas sola retejo. Por uzi ĝin vi devas krei konton kun provizanto —ni nomas ilin serviloj—, kiu ebligas al vi konekti kun aliaj homoj tra Mastodon.

Komenciĝi per Mastodon facilas

Serviloj

La unua paŝo estas decidi en kiu servilo vi povas krei vian konton. Ĉiu servilo estas mastrumita de sendependa organizo aŭ individuo kaj povas havi malsamajn regularojn pri kontrolado.

Via fluo

Per konto en via servilo vi povas sekvi ĉiun ajn homon en la reto, sendepende de kie sia konto estas gastigita. Vi vidos riajn afiŝojn en via hejma fluo, kaj se ri sekvas vin, ri vidos vian en sia.

Fleksebla

Ĉu vi volus trovi alian servilon? Per Mastodon vi povas facile transloki vian profilon en alian servilon kiam ajn sen perdi neniun sekvanton. Por havi la tutan kontrolon vi povas krei vian propran servilon.

Sekura por ĉiuj

Ni ne povas kontroli la servilojn, sed ni povas kontroli tion, kion ni promocias en ĉi tiu paĝo. Nia organizo nur direktos vin al serviloj, kiuj devigas sin kontroli kontraŭ rasismo, seksismo kaj transfobio.

Sekureco

Ĉiuj serviloj ĉi tie listigitaj devontigis sin al la Servila Interligo de Mastodon.

Regiono

Kie la provizanto estas jure bazita.

Temo

Kelkaj provizantoj specialiĝas en gastigi kontojn de specifaj komunumoj.

Sano de la reto